Viziserpento

Viziserpento, detalo de la Dintelo 15a de la majaa epoko klasiko de Ĝaksĉilano.

La Viziserpento estas grava kreitaĵo de la mitologio de la antaŭkolumbaj majaoj, kvankam la termino lastatempe estas ne tiom uzata.

La serpento estis tre gravaj socia kaj religia simbolo, adorata de la majaoj. La majaa mitologio priskribas la serpentojn kiel la vehikloj pere de kiuj la ĉielaj korpoj, kiel la Suno kaj la steloj, trairas la ĉielon. La forigo de la serpenta haŭto faris ilin simbolo de renaskiĝo kaj renoviĝo.

La serpentoj estis tiom adorataj, ke ili iĝis unu de la ĉefaj mezamerikaj diecoj, Kecalkoatlo, estis reprezentata kiel plumigita serpento.

Oni konsideras, ke la Viziserpento estas la plej grava de la majaaj mitologiaj serpentoj. Ili ĝenerale estis reprezentitaj kiel barbohavaj kaj kun rondoforma muzelo, dukapaj aŭ kun la spirito de dio aŭ antaŭulo elirante el tie buŝo. Oni supozis, ke dum la majaaj ritoj de sangelverŝado, la partoprenantoj eksperimentis viziojn en kiuj ili komunikiĝis kun la dioj aŭ antaŭuloj. Tiu rolo okazis ankaŭ en aliaj majaaj religiaj praktikoj, juveloj, ceramiko kaj arkitekturo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search